Verda Stelo Verda Stelo

La Esperantolingva Diplomatio Loko

The Esperanto-language Diplomacy* Site

Trovilo:

Idaho Diplomacy Page, Hejmpagxo de Jon, fundo, Akiri, Cetere, Decas, Diplomatio, Esperante, Esperanto, Jugxilo, Iloj, Kostas, Ludi, Ludoj (lydia, sofia), Sperto, Tempo.

Bonvenu al la Esperantolingva Diplomatio Loko!

Welcome to the Esperanto-language Diplomacy* Site!

Esperanto?

Esperanto is The International Language: an easy-to-learn, neutral langugage intended for communication between people who don't share a common national language. This page is primarily for people who speak Esperanto and would like more information about Diplomacy*, but does contain a little information about Esperanto.

Diplomatio?

Diplomatio estas ludo en kiu oni rolas unu de la egaj potencoj de Euxropo dum 1901 gxis 1914. Oni negocias kun la aliaj egaj potencoj por preni la landojn, kaj la gajnanto estas tiu, kiu gajnas 18 "provizajn centrojn". Ne estas iom ajn da sxanco en tiu ludo- cxiu okazos laux via ebleco negocii kun, mensogi al, kajxoli, minaci, kaj persvadi la aliajn ludantojn. Pli da informo pri Diplomatio estas havebla.

Esperante?

Kial ludi Diplomatio Esperantolingve? Krom la gxuo de la ludo, oni devas komunike intense kaj multvorte kun sep aliaj homoj. Do, estas tre bone ekzercado en la uzado de la lingvo, ofte en situacioj kaj manieroj kiun oni ne kutime povas uzi gxin.

Decas?

Cxu tia cxi militema ludo decas por pacemaj Esperantistoj? Nu, iuj kredas pro la ludo uzas "soldatarojn" kaj "sxiparojn", ke la ludo estas militema, sed laux mi ne veras. La ludo multe pli traktas la kialojn por kiuj militoj okazas: fidon kaj malfidon, havo kaj manko, kaj mem-intereso. Oni povas multon lerni pri la homa karaktero per Diplomatio.

Sperto?

Vi ne devas esti aux sperta Diplomatio-ludanto aux sperta Esperantisto.Komencantoj de ambaux specoj estas bonvenataj.

Ludi?

Oni povas ludi aux vizagx-al-vizagxe, aux posxte. Se posxte, eblas paperposxte aux e-posxte. Por eposxta ludado, estas iom da iloj kiu povas aux simpligi aux pliesperantigi ludado.

Tempo?

Vizagx-al-vizagxaj ludoj ofte bezonas pli ol sep horoj. Posxtaj kaj e-postaj ludoj eble dauxros pli ol unu jaro. Oni devas sendi mesagxojn al la aliaj ludantoj du-tri foje cxiu-limdate, kaj sendi ordonojn al la ludestro unufoje cxiu-limdate. Do, oni bezonas tiom da tempo, por skribi tiom da mesagxoj

Kostas?

Se vi jam havas la regulojn, estas senkosta. Se vi ne havas, oni povas akiri nur la regulojn kontraux ~$5 usonaj dolaroj, aux akiri tutan ludon kontraux ~$25.

Cetere

Jen la Dek Plej Oftaj Preferataj Mensogoj, la Diplomatio Proverbaro, kaj la Nomoj de Landoj kaj Maroj

Demandon aux sugeston?

Se vi havas pli da demandojn pri Diplomatio, aux se vi havas sugestojn por la plibonigo aux pliindigo de tiu cxi loko, bonvole sendu al mi cxe Jon.C.Stewart-Taylor@adn.alcatel.com.

Iru al Idaho Diplomacy, Hejmpagxo de Jon, malfundo, trovilo.


Tiu cxi Diplomatio Ringo loko posedas / This Diplomacy Ring site is owned by Jon Stewart-Taylor.

Cxu vi dezirus anigxi / Want to join the Diplomacy Ring?

[Du antauxen / Skip Prev] [Antauxa / Prev] [Sekva / Next] [Dua sekva / Skip Next] [Hazarda / Random] [Post kvin / Next 5] [Listu Lokojn / List Sites]

© 1997 Jon Stewart-Taylor, cxiuj rajtoj rezervitaj. Bonvole sendu komentojn, demandojn, kaj sugestojn al Jon Stewart-Taylor

* Diplomacy estas fabrikmarko registrita de Avalon-Hill Game company.

Last modified: Thu Jan 22 11:07:06 EST 1998