Verda Stelo Verda Stelo

La Esperantolingva Diplomatio Loko

Trovilo:

Idaho Diplomacy, Hejmpagxo, fundo, E-Posxte, Paperposxte Vizagxe,

Kiel Ludi Diplomation Esperantolingve?

Estas tri metodoj ludi Diplomation, do estas ankaux tri metodoj ludi Diplomation Esperantolingve: Vizagx-al-vizagxe, paperposxte, kaj e-posxte.

Vizagx-al-Vizagxe

Por ludi vizagx-al-vizagxe, oni bezonas havi sep Esperantistojn kiu scipovas Diplomation, deziras ludi, kaj havas la kvar-aux-dek horojn bezonata por ludi. Ne tro facilas, pro malmulte da Diplomatiantoj scipovas Esperanton, kaj malmulte da Esperantistoj scipovas Diplomation. La plej probabla estus cxe Esperantaj Kongresoj (junularaj, landaj, ktp). Ecx se ne estas sep homoj kiuj scipovas Diplomation, eble vi trovos iuj, kiuj dezirus lerni.

Ankaux eblas, ke tiom da Esperantistaj Diplomatiantoj kiujn vi povas trovi, iru al ne-Esperantista Diplomatio ludo. La Esperantistoj povas esperantisti inter sin, kaj krokodili kun la aliaj. Vi Esperantistoj eble ecx havus avantagxo, pro la krokodilantoj ne plene komprenus vian interparoladon.

Por trovi krokodilajn Diplomatioludojn, provu cxe ludacxeteoj, lokaj ludkluboj, kaj rigardu en Diplomatic Pouch: Face-To-Face Diplomacy

Paperposxte

Se ne eblas kunigi sep interesulojn, oni povas ludi Diplomation posxte. La ludantoj intersxangxas leterojn, kaj sendas ordonojn al la Ludestron, kiu akceptas, jugxas la rezultojn, kaj disdonas gazeteton. La limdato por alsendi la ordonojn kutime estas du-tri semajnoj, do ludoj oftaj dauxros pli ol unu jaro.

Estas multe da Paperposxtaj Ludestroj, sed laux mia kompreno, gxis nun ne estis Esperantista ludestro. Do, mi volontulas. Se vi deziras ludi paper-posxte, bonvole skribu al mi:

Jon Stewart-Taylor
2429 Southgate Square
Reston VA 22091-1217 USA
Vi ankaux povas kontakti min e-posxte (vidu funde). Kiam estas sep interesantoj, la ludo komencos.

Same kiel pri vizagx-al-vizagxa ludo, oni povas havi iom da Esperantistoj en krokodilaj posxtaj ludoj.

E-Posxte

La e-posxta Diplomatio estas la plej oportuna metodo por Esperantistoj ludi, pro oni ne devas havi cxiujn ludanton cxe-loke. Oni povas ludi e-posxe kvazaux paper-posxte, kun homa Ludestro, sed oni kutime uzas komputilan "jugxilon". Ludantoj e-posxte sendas la ordonojn al la jugxilo, kiu jugxas kaj kaj dissendas la rezultojn. Limdatoj kutime varias de du gxis kvin tagoj, do la ludoj estas pli rapidaj ol paper-posxtoj ludoj.

Gxis nun mi scias pri tri Esperantlingvaj e-posxtaj ludoj. La unua, nomita "zamenhof", finigxis en 1994. La dua, nomita "lydia", finigxis en 1995. La tria, nomita "sofia", finigxis en januaro 1997. La kvaran ni komencos tiam, kiam ni trovas sep interesulojn. Se vin interesus ludi en tiu ludo, bonvole skribu al mi.

Haveblas pli da informo pri la e-posxta ludado per jugxilo.


Iru al Idaho Diplomacy, Hejmpagxo, malfundo, trovilo.


Rimedoj por tiuj cxi pagxoj donas Thaddeus Black (tkblack@tkblack.com), al kiu ni sincere dankas.

© 1996 Jon Stewart-Taylor, cxiuj rajtoj rezervitaj. Bonvole sendu komentojn, demandojn, kaj sugestojn al Jon Stewart-Taylor

Last modified: Mon Feb 2 12:23:24 EST 1998