Verda Stelo Verda Stelo

La Esperantolingva Diplomatio Loko

Trovilo:

Idaho Diplomacy, Hejmpagxo de Jon, La Esperanto-lingva Diplomatio Loko, Sofia Cxefpagxo, De la Ludlisto, Dissendita Ludkomence, fundo, item,

Sofia Bonvenigaj Tekstoj

Estis du bonvenvenigaj tekstoj por "sofia", unu en la "listo" de la ludo, kaj unu dissendita je la komenco de la ludo. Originale ambaux estis du-lingva (pro estis iom da ne-esperantistoj kiu aux interesis pri aux ludis en "sofia"), sed por tiu TTTejo me forigis la anglan, kaj tenis nur la Esperanta.

De la Ludlisto

Bonvenu al Sofia, la tria Esperantlingva reta Diplomatia ludo. Ni bonvenas kaj spertulojn kaj nespertulojn, cxu esperantistaj aux Diplomatiaj.

Se vi ne jam parolas Esperanton, dek-leciona kurso estos dissendita po unu leciono semajne (uzu la "history" ordono por vidi pasintajn lecionojn).

Vi ankaux povas skribi al mi (Jon.C.Stewart-Taylor@adn.alcatel.com) por pli da informo pri Esperanto, aux al marko@tekelec.com por pli da informo pri la Senkosta Esperanto Kurso.

Rigardantoj rajtas (ecx devas?) dissendi libere, aux pri la ludo, aux pri io ajn Esperantrilata. Ne estu timetema!

Dissendita Je la Komenco De la Ludo

Saluton Viaj Estimataj Mosxtoj kaj Rigardantoj. Min tre gxojas kaj gxuigas bonveni vin al la Tria Perreta Esperanto-lingva Diplomatio Ludo "Sofia". Ni atendis multe da tempo por tiu cxi momento, kaj mi scias, ke almenaux unu de ni devas forlasi preskaux tuj. Tamen, mi esperas, ke ni povas ludi kaj gxui.

Mi deziras skribi pri malmulte da ajxoj antaux ni vere komencas la ludon:

Unue, tiu cxi ludo estas ne nur Diplomatio ludo, send ankaux lernilo kaj ekzercilo por niaj Esperanto-komencantoj. Bovolu sendu multe da dissendoj, cxu lud-rilata, cxu ne. Rigardantoj ankaux rajtas dissendi (skribi rekte al mi, se vi deziras dissendi, sed ne komprenas kiel fari). Mi sendos la dek lecionojn de la Senkosta Esperanto-Kurso, unu po lud-jaro. Literaturajxojn, sxercojn, ktp ankaux bonvenotas.

Due, pro ni havas iom da komencantoj, mi esperas, ke ni cxiuj volante skribos du-kolone (kiel mi jene faras) se iu tion petas. Ni versajne deziras kaj ludi, kaj helpi la komencantojn lerni, kaj eble du-kolonado iom helpus. Tamen, se iu sentas, ke gxi ne plu bezonas du-kolonado, mi petas, ke tiu ne hezitos informi nin, por ke ni cxiuj Esperanti sengene.

Fine, pri la limdatoj. Tiu cxi ludo ja havas "grandanimajn" limdatojn, kiujn ni elektis por akomodi la ludon al multe da tempozonoj. Tamen, limdato ja estas limdato, kaj mi esperas, ke neniu maltrafos limdaton en tiu cxi ludo. Se vi antauxtempe scias, ke vi ferios, perdos e-posxto-kapablon, ktp, bonvole petu limdatan forpusxon de Ken.

Por gardi kontraux neantauxvidataj problemoj, bonvole tuj post vi ricevas rezultojn sendu "provizorajn ordonojn" kun "set wait". Post tiu, vi povas iam ajn sendi sxangxitajn ordonojn, kaj kiam vi opinias viajn ordonojn esti perfekta, vi povas sendi "set nowait".

Dankon por via pacienco je mia longa elparolo, kaj Plej Bona Diplomato Gajnu!

Johano, Cxefduko de la Imperio de Auxstrio kaj Apostola Regno de Hungarujo


Iru al Idaho Diplomacy, Hejmpagxo, La Esperanto-lingva Diplomatio Loko, Sofia Cxefpagxo, malfundo, trovilo.


Rimedojn por tiu cxi loko donas Thaddeus Black (tkblack@tkblack.com), al kiu ni sincere dankas.

© 1996 Jon Stewart-Taylor, cxiuj rajtoj rezervitaj. Bonvole sendu komentojn, demandojn, kaj sugestojn al Jon Stewart-Taylor

Last modified: Mon Feb 2 12:19:27 EST 1998