Verda Stelo Verda Stelo

La Esperantolingva Diplomatio Loko

Trovilo:

Idaho Diplomacy, Hejmpagxo de Jon, La Esperanto-lingva Diplomatio Loko, Sofia Cxefpagxo, fundo, item,

Esperantolingva Diplomatio Loko

Tiu resumo originale estis postata en multaj partoj. Mi kunigis por pli bona legajxo.

	       La Ludfina Resumo Pri "Sofia" de Johano,
  Cxefduko de la Imperio de Auxstrio kaj Apostola Regno de Hungarujo


Vidu tie cxo por la nomoj de ludantoj

De la komenco de la ludo, mi deziris fari tri-potencan aliancon
(A/G/I), kiu ebligus la tri ne nur pluvivi (ofte ne tre simple por la
"internaj potencoj"), sed ecx ebligus nin atingi aux tripotenca
egalgajno, aux konkuri por sola gajno.  Mia unua celo per tiu alianco
estis la morto de Turkio, kiun la "auxtoritatoj" diras esti morta
malamiko de Auxstrio.  Post tiu, Germanio kaj Auxstrio povus mangxi
Rusion, dum Italio okupigus Francion.  Fine, Germanio kaj Italio povus
mangxi Francion, kaj ni tiam pretus decidi inter ni kiel la ludo finus.

Do, en 1901, mi petegadis por fortan aliancon kun la Imperiestro kaj
Italio.  De Imperiestro Jon mi ricevis nur respondojn pri
"neuxtraleco", kaj de Italio mi ricevis nenion.  Bonan novajxon estis,
ke la Caro proponis fortan aliancon celante mortan Turkion.  Mi tuj
akceptis, dividante GRE kaj BUL al mi, kaj la tri turkajn centrojn al
Rusio, pro mi ricevis komunikon de la Sultano, kiu diris proksimume
"Donu al mi Grekion, aux mi mortos vin.".  Mi elektis "la Erinacon"
movaro por certigi, ke mi pluvivus almenaux tri jaroj, kaj informis al
kaj la Caro kaj la Itala estro.  La 1901aj rezultoj montris, ke mi ja
havas rilatojn bonajn rilatojn kun la Caro, rilatojn ne malbonajn kun
Italio kaj Germanoj, kaj malamikajn kun la Sultano.

En 1902 la Itala estro forlasis post katastrofaj A1901 ordonoj
atakante Francio.  Ne tro surprizis la forlaso: mi ricevis nur du
mesagxojn de li dum kvar semajnoj, kaj unu estis ekster-jugxila.  Trio
anstatauxis, kaj tuj cxesis la atakon.  Post la itala atako, Regxo
Emilo petis, ke ni aliancu kontraux italio.  Je tiu tempo mi respondis
dubasence, pro mi eble bezonus italion kontraux la turkoj, kaj ne
bonvenus fortan francon en la mediterana maro.  Tamen, mi devas ne
diri klara "ne", pro mi eble bezonus francan helpon se Trio atakus
min.

Pro Trio ne havis la du antauxajn sezonojn da mesagxoj, kaj nur povis
rimarki, ke mi dufoje ordonis TRI-VIE, ni devis malrapide konstrui
fidon unu por la alia.  La A/R alianco kontraux Turkio dauxras bone,
dum norde tri potecoj movis kontraux Anglio.  Post unuo ne estis
ordonata, sen bonega diplomatiado, Anglio certe mortos.


Auxtone 1902 Trio movis cxiujn siajn unuojn al la oriento, dum Regxo
Emilo ankaux sendis du orienten, precipe HIS - LIO.  Tiu sxajne ne
estis kion antauxvidis Trio, pro li tuj komencis negocii kun mi pri
alianco kontraux Regxo Emilo.  Dum la sekvante tri jaroj mi provis
promeni laux mallargxan vojon, ordonante tiel, kiel la rezultoj estus
same bone por kaj francio kaj italio, dum mi negocie malrapidigas la
alveno de francaj sxiparoj.  Ni dividis la italojn centrojn: VEN kaj
NAP por mi, ROM kaj TUN por Regxo Emilo, kaj al mi fakte (mi
bedauxras, Trio) ne malplacxus tia okazo se mi nur povus havi novan
sxiparon antaux Regxo Emilo komencis preni la italajn centrojn.

En 1903 rapide evidentigxis, ke la Angla estro forlasis nin.  La EEG
tuj petis AIT atakon kontraux RG, al kiu mi respondis per bedauxrplena
rifuzo.  Mi ankaux mensogetis unua foje: Mi diris al la Sultano, ke mi
donos "bulgara apogo", sed ne diris, ke la apogo estos por mia
GRE-BUL.  Ni detruis la turkan soldataron, kaj kvankam li eniris la
nigra maro, lia sxiparo detruigxis dum la sekvante sezono.  Pro Trio
kaj Regxo Emilo sxajne ne tro amis unu la alia, mi sxajne povis sendi
mian forton oriente por fini la turkojn, kaj pretigxi por A/G movojn
kontraux Rusio.  Tamen, en A1903 Regxo Emilo movis du sxiparojn suden,
ne norden, kaj la Imperiestro forlasis nin.

Mi tiam faris mian plej gravan diplomatian eraron.  Mi ne tuj
kontaktis la novan estron, kaj la sekvante tago mia posxtservilo
paneis.  Mi finfine kontaktis la novan germanan estron, sed suficxe da
tempo pasis, ke li iom ne fidas min, kaj la A/G alianco neniam vere
naskigxis.

Auxtune A/R progresis kontraux la Sultano, dum norde la EEG-a kaj
Kancielera unuoj subite unuigxis kontraux Rusio.  Mi provis konvinki
la Sultano rekonstrui sian detruitan sxiparon kiel soldataron, por ke
ni povas partopreni en la milito kontraux la Caro, sed li anstataux
konstruis sxiparon en SMI.  Nu, mi bedauxris, special pro la Caro
malkonstruas sxiparon en NIG, kiu malrapidos la venkon de Turkion.

Samtempe, Regxo Emilo dauxris movi kontraux Italio.  Se mi ne deziras
fortegan Francion en la mediterana maro, mi devus helpi Trio.  Miaj
ordonoj ne plu estis same bone por kaj francio kaj italio, kaj mi
diris al Regxo Emilo la kialon: mi malkasxe timis liajn sxiparojn.  Mi
diris, ke mi ankoraux deziras dividi la italojn centrojn laux nia
plano, sed gxis mi povus almenaux iom egali la francan marpotencon
mediterane, mi laboros kontraux lin, por malebligi francan sxiparon en
la Iona.

1904e, mi faris novan, eble plej grandan, diplomatian eraron.
Evidentigxis, ke Trio ne povus gajni, aux ecx teni kontraux Regxo
Emilo.  Mi havis plejmulte soldataroj, do ne povis helpi mare
(speciale kun turka sxiparo en AEG).  Se mi povus iel havi soldataron
en GAS, Regxo Emilo certe devus retiri siajn unuojn por gardi siajn
centrojn, kaj Trio eble povus stari suficxe longe por ke mi havu novan
sxiparon per preno de turka centro.  Do, mi petis, ke la Imperiestro
permesu min iri tra MUN al BUR.  Mi ne ricevis respondon, ecx post
multaj mesagxoj, do mi decidis provi.  Se li ne deziras min iri, li
dirus, cxu ne?

Ne.

Li senaverte cxesis sian atakon kontraux la Caro kaj resaltis mian
movon. Trio kaj mi perdis sezonon kontraux Regxo Emilo, la malforta
fido inter la Imperiestro kaj mi por cxiam rompigxis, kaj la eventuala
decido de la ludo estis formita.  Mi multe mesagxis kun la
Imperiestro, provante rekonstrui nian aliancon, sed li plejofte nur
malgxentile akuzis min pri la TIR-MUN ordono.

En 1905 malglitigxis mian aliancon kun Caro Garolo.  Ni pluiris
kontraux la Sultano, sed mi bezonegis novan sxiparon malhelpi Regxon
Emilon en la mediterana, do mi petis havi KON.  La caraj unuoj en UKR
kaj SIL estis preskaux same efikaj kontraux mi kiel kontraux la
Imperiestro.  Post la preno de KON mi petegis, ke la caro sendi sian
UKR soldataron al aux VAR aux MOS, sed li sxajne malfidis min pri RUM,
kiun mi tute ne deziris havi.  Li ordonis UKR-RUM, kaj tiel minacis
tri da miaj centroj samtempe.  Nesurteneble.  Tial, V1905e, mi
konstruis BUDan soldataron anstataux mia bezonegata sxiparo.

En 1906 Trio kaj mi taktike eraris, kaj ne vidis, ke Regxo Emilo povas
preni TUN printempe per NAF-TUN, anstataux TIM-TUN.  Trio tial ne
dislokigis la TIM sxiparon, kaj ni tiel perdis sezonon.  Oriente, mi
movis cxiujn miajn unuojn gardi kontraux la cara RUMa soldataro.  Mi
povis nek helpi Trio kontraux Regxo Emilo, nek gardi kontraux la
Kanceliero, se mi devas cxiam havi unuojn en BUD, SER, BUL, kaj la
rusaj unuoj en ANK kaj SMI bezonigis, ke mi lasu mian AEG sxiparon por
gardi KON.

Mi diris al Caro Garolo, ke mi devas preni RUM.  Ne estus atakon
kontraux li, mi ne movus aliajn unuojn kontraux li, mi ne deziras
militon kun li, mi nur bezonegas sxiparon en la mediterano, kaj
sekurecon apud miaj hejmcentroj.  La Caro versxajne ne kredis min, pro
li tuj atakis tiel forte, kiel li eblis.  Samtempe, la Kanceliero
sternis sin respekte la Caro, por mortigi la EEG-on.

Mi en la A1906 ordonoj faris du gravajn erarojn: Mi ne gardis GAL, kaj
mi tiom timis novan francan sxiparon, ke mi ordonis PIE-MAR, por
certigi, ke se Regxo Emilo movus la MAR soldataron li ne havus
malplenan MAR por konstrui sxiparon.  Tiu lasta estis mia dua
mensogeto en la ludo.  En miaj negocioj kun Regxo Emilo, mi skribis
pri la ebleco de PIE-TOS, ROM-TOS, kiu ebligxus malpaseblejo.  Mi
fakte ne diris, ke mi ordonus PIE-TOS, sed tute ne diris, ke mi
ordonus PIE-MAR.  Do, mensogeto gxi estis, kaj miajn rilatojn kun
Regxo Emilo de tiam sxajne ne estis pli ol malvarme gxentila.

En 1907 la Kanceliero unue per-ordone agis kontraux mi.  Li ordonis
MUN-TIR, mi supozas kredante, ke li trancxus TIRan apogon por VIE.
Fakte li resaltis mian movon al TIR, dum Regxo Emilo dislokigis PIE.
Mi demandis de Trio kien li preferus min retreti, cxu TOS cxu VEN, kaj
li diris, ke li preferus min iri al VEN, pro li preferus min havi VEN
anstataux Regxo Emilo.  Mi promesis provi iri de VEN al TIR, sed tiun
malebligis Regxo Emilo per sia resaltanta PIE-TIR.  Tre stranga, pro
li povis mem havi VEN, sed ne provis preni.  Do, kvankam la Kanceliero
kulpigas min pri la preno de italaj centroj en la nomo de "helpo" por
italio, fakte estis pro Kancelieraj kaj Emilaj ordonoj kaj Tria peto,
ke mi prenis VEN.

Mi dum 1906-1908 multe negociis: kun Regxo Emilo, por ke aux li sendu
almenaux unu sxiparon norden aux ke ni permesu italion vivi dum
mi traktus orienten kaj li norden; kun la Caro, por ke ni cxesu la
sensencan militon; kun la Kanceliero, petegante, ke li restu almenaux
neuxtrala en la A/R milito.  Regxo Emilo preskaux cxiam diris, ke post
unu-du sezonoj, li ja povus sendi sxiparon norden, sed sxajne neniam
trovis la gxustan sezonon: sxiparon neniam foriris.  La Caro preskaux
neniam ecx respondis, kaj dauxris sian atakon.  La Kanceliero ja
respondis, sed liaj respondoj estis preskaux tute mokoj pri kiel li
nun faras nur tion, kion mi faris al li per la 1904a TIR-MUN.  Mi
provegis montri kaj ke tiu ne veris, kaj kiel plibonigus sian
memintereson ne helpi la rusojn, almenaux gxis la morto de la EEG.
Tamen, la mokoj dauxris, kaj li dauxris helpi la rusojn.  Tiu min
koleris.  Mi ecx cxesis nomigi lin "Estimata".


 
Johano, Cxefduko de la Imperio de Auxstrio kaj Apostola Regno de
Hungarujo


Iru al Idaho Diplomacy, Hejmpagxo, La Esperanto-lingva Diplomatio Loko, Sofia Cxefpagxo, malfundo, trovilo.


Rimedojn por tiu cxi loko donas Thaddeus Black (tkblack@tkblack.com), al kiu ni sincere dankas.

© 1996 Jon Stewart-Taylor, cxiuj rajtoj rezervitaj. Bonvole sendu komentojn, demandojn, kaj sugestojn al Jon Stewart-Taylor

Last modified: Thu Feb 6 22:49:23 EST 1997