Verda Stelo Verda Stelo

La Esperantolingva Diplomatio Loko

Trovilo:

Idaho Diplomacy, Hejmpagxo de Jon, La Esperanto-lingva Diplomatio Loko, Sofia Cxefpagxo, fundo, item,

Auxstria respondo al la Ludfina Resumo pri Sofia de Germanio

Tiu cxi resumo originale estis verkita du-lingve. En la originala, mi tradukis la anglan mesagxon al esperanto. Por tiu cxi TTTejo, mi forigis la anglan. Do bonvole notu, ke en tiu cxi, la "germanaj" skribajxoj ne estis skribita de la Germana rolanto, sed estas mia traduko de tiu.


Mi deziras preni iom da tempo respondi al (tradukis mi):

End of game report of Germany:

[...] Do mi faris mian plej grandan fusxon de la ludo. Mi atakis rusion sen la konkero de Anglio aux Francio.

Mi malkonsentas. Laux mi, via plej grandan fusxon estis, ke vi misuzis vian anglan pupon. Se vi sendis lian FIN soldataron al LVN, la rusoj sxajne devus repreni sian forton por gardi sian internajn centrojn, kaj vi pli facile gajnus en Skandinavio.

Tiam Austrio demandis cxu li konstruu en Budapesxto aux Vieno. Mi petis, ke li konstruu en Budapesxto por premi, ke Rusio sendi unuojn sude. Je tiu tempo li konstruis en Vienno kaj transiris en neuxtrala zono ni deklaris inter niaj landoj.

Mi deziras diri en mia propra defendo, ke mi antauxe skribis, ke mi decidis konstrui en Vieno, kaj plue priskribis la kialojn: Turkio ne estis morta, kaj Francio movis orienten. Sen mia helpo, Regxo Emilo prenus cxiom da Italio, kaj poste ja estus forta. Mi opiniis, ke mi devis malhepi Regxo Emilo, kaj povis tiun fari nur trans Tirolo.

Auxstrio tiam petis eniri Munkenon por ataki francion. [...] Mi ne povis diri jes, sed se mi diris ne, jugxante per la pasinta konduto de auxstrio, li tamen enirus. Do, mi decidis tute ne respondi, kaj resalti lin.

Laux mi tiu estis vian plej gravan diplomatian eraron. Se vi diris ne, nu, bone, mi ne farus. Se vi tiam tamen movis al Munkenon, nu, bone, ni ne havis suficxan tempon por kreski fidon inter ni. Vi vidus, ke mi ne ordonis TIR-MUN, kaj ni povus dauxri. Sed tuta silento, kaj poste malgxentileco, tute ne helpis vin. Vi eble taksis la taktika situacio gxuste, sed diplomatie tute ne.

Post Auxstria atakis Rusion, li

Mi deziras elmontri, ke la "li" estis la Caro.

petis pafcxesadon, kiun mi gxoje donis al li, kaj tiam mi faris tion, kion mi devis fari pli frue: mortigi anglio.

Jen via granda strategia eraro. Malforta Anglio estus perfekta alianculo kontraux unue Rusio kaj poste Francio.

Italio invitis Auxstrio enveni kaj preni la landon

Ha! Trio, cxu vi dezirus diri ion pri tiu cxi?

[...] fortenis Francion de la mediterano.

Jes, kaj nenio alia malhelpis francan sologajnon.

Tiam ion vere mirinda okazis:

Ne vere.

Rusio cxesis la atakon kontraux Auxstrio, kaj atakis min.

Li jam vidis vian perfidon kontraux unue Anglio kaj poste mi. Li sciis, ke ne estus longe antaux vi turnus vin al li. Mi dum multaj jaroj provis konvinki lin, ke mi ne deziris batali lin, kaj miaj ordonoj tiun montris. Ke li movis kontraux vi tute gxustis. Bedauxrinde, li tre malbone taktikis.

Esence dum la restajxo de la ludo, mi prenis centrojn de Rusio kaj donis miajn centroj al Francio evitigi, ke li atakus min.

Sen la malbonega posxtservilo de Rusio, vi sxajne ne gajnus norden. Dum tri jaroj mi provis doni helpon al li, sed li ne ricevis mesagxojn per la jugxilo. Vi tiel ne perdis BER al li en 1908, kaj refoje en 1910.

Mi sciis, ke auxstrio havos tiom, kiom mi ne prenis de Rusio

Vi refoje tute ne komprenis min. Se la Caro ne tiel malbone fusxis taktike kontraux vi, mi tute ne prenus ion ajn de li.

Post Rusio estis forigita kaj la malpaseblejo formita, mi nekomforte interis. Mi povus aux doni mian landon al aux Francio aux Auxstrio, aux preni egalvenkon.

Mi opinias, ke vi refoje malgxustas. Vi havis suficxan forton kaj krei malpaseblejon inter vi kaj mi, kaj konstrui novan sxiparon. Per tri sxiparoj en la nordo, kontraux la du de francio, vi povus repreni almenaux la anglaj insuloj. Post tiu, sxajnas, ke vi povus gajni solan venkon.

J.


Iru al Idaho Diplomacy, Hejmpagxo, La Esperanto-lingva Diplomatio Loko, Sofia Cxefpagxo, malfundo, trovilo.


Rimedojn por tiu cxi loko donas Thaddeus Black (tkblack@tkblack.com), al kiu ni sincere dankas.

© 1996 Jon Stewart-Taylor, cxiuj rajtoj rezervitaj. Bonvole sendu komentojn, demandojn, kaj sugestojn al Jon Stewart-Taylor

Last modified: Fri Feb 7 11:23:55 EST 1997