Idaho Diplomacy, Hejmpagxo de Jon, La Esperanto-lingva Diplomatio Loko, Sofia Cxefpagxo, fundo, item, |
Tiu resumo originale estis postata en multaj partoj. Mi kunigis por pli bona legajxo.
La Ludfina Resumo Pri "Sofia" de Johano, Cxefduko de la Imperio de Auxstrio kaj Apostola Regno de Hungarujo Vidu tie cxo por la nomoj de ludantoj De la komenco de la ludo, mi deziris fari tri-potencan aliancon (A/G/I), kiu ebligus la tri ne nur pluvivi (ofte ne tre simple por la "internaj potencoj"), sed ecx ebligus nin atingi aux tripotenca egalgajno, aux konkuri por sola gajno. Mia unua celo per tiu alianco estis la morto de Turkio, kiun la "auxtoritatoj" diras esti morta malamiko de Auxstrio. Post tiu, Germanio kaj Auxstrio povus mangxi Rusion, dum Italio okupigus Francion. Fine, Germanio kaj Italio povus mangxi Francion, kaj ni tiam pretus decidi inter ni kiel la ludo finus. Do, en 1901, mi petegadis por fortan aliancon kun la Imperiestro kaj Italio. De Imperiestro Jon mi ricevis nur respondojn pri "neuxtraleco", kaj de Italio mi ricevis nenion. Bonan novajxon estis, ke la Caro proponis fortan aliancon celante mortan Turkion. Mi tuj akceptis, dividante GRE kaj BUL al mi, kaj la tri turkajn centrojn al Rusio, pro mi ricevis komunikon de la Sultano, kiu diris proksimume "Donu al mi Grekion, aux mi mortos vin.". Mi elektis "la Erinacon" movaro por certigi, ke mi pluvivus almenaux tri jaroj, kaj informis al kaj la Caro kaj la Itala estro. La 1901aj rezultoj montris, ke mi ja havas rilatojn bonajn rilatojn kun la Caro, rilatojn ne malbonajn kun Italio kaj Germanoj, kaj malamikajn kun la Sultano. En 1902 la Itala estro forlasis post katastrofaj A1901 ordonoj atakante Francio. Ne tro surprizis la forlaso: mi ricevis nur du mesagxojn de li dum kvar semajnoj, kaj unu estis ekster-jugxila. Trio anstatauxis, kaj tuj cxesis la atakon. Post la itala atako, Regxo Emilo petis, ke ni aliancu kontraux italio. Je tiu tempo mi respondis dubasence, pro mi eble bezonus italion kontraux la turkoj, kaj ne bonvenus fortan francon en la mediterana maro. Tamen, mi devas ne diri klara "ne", pro mi eble bezonus francan helpon se Trio atakus min. Pro Trio ne havis la du antauxajn sezonojn da mesagxoj, kaj nur povis rimarki, ke mi dufoje ordonis TRI-VIE, ni devis malrapide konstrui fidon unu por la alia. La A/R alianco kontraux Turkio dauxras bone, dum norde tri potecoj movis kontraux Anglio. Post unuo ne estis ordonata, sen bonega diplomatiado, Anglio certe mortos. Auxtone 1902 Trio movis cxiujn siajn unuojn al la oriento, dum Regxo Emilo ankaux sendis du orienten, precipe HIS - LIO. Tiu sxajne ne estis kion antauxvidis Trio, pro li tuj komencis negocii kun mi pri alianco kontraux Regxo Emilo. Dum la sekvante tri jaroj mi provis promeni laux mallargxan vojon, ordonante tiel, kiel la rezultoj estus same bone por kaj francio kaj italio, dum mi negocie malrapidigas la alveno de francaj sxiparoj. Ni dividis la italojn centrojn: VEN kaj NAP por mi, ROM kaj TUN por Regxo Emilo, kaj al mi fakte (mi bedauxras, Trio) ne malplacxus tia okazo se mi nur povus havi novan sxiparon antaux Regxo Emilo komencis preni la italajn centrojn. En 1903 rapide evidentigxis, ke la Angla estro forlasis nin. La EEG tuj petis AIT atakon kontraux RG, al kiu mi respondis per bedauxrplena rifuzo. Mi ankaux mensogetis unua foje: Mi diris al la Sultano, ke mi donos "bulgara apogo", sed ne diris, ke la apogo estos por mia GRE-BUL. Ni detruis la turkan soldataron, kaj kvankam li eniris la nigra maro, lia sxiparo detruigxis dum la sekvante sezono. Pro Trio kaj Regxo Emilo sxajne ne tro amis unu la alia, mi sxajne povis sendi mian forton oriente por fini la turkojn, kaj pretigxi por A/G movojn kontraux Rusio. Tamen, en A1903 Regxo Emilo movis du sxiparojn suden, ne norden, kaj la Imperiestro forlasis nin. Mi tiam faris mian plej gravan diplomatian eraron. Mi ne tuj kontaktis la novan estron, kaj la sekvante tago mia posxtservilo paneis. Mi finfine kontaktis la novan germanan estron, sed suficxe da tempo pasis, ke li iom ne fidas min, kaj la A/G alianco neniam vere naskigxis. Auxtune A/R progresis kontraux la Sultano, dum norde la EEG-a kaj Kancielera unuoj subite unuigxis kontraux Rusio. Mi provis konvinki la Sultano rekonstrui sian detruitan sxiparon kiel soldataron, por ke ni povas partopreni en la milito kontraux la Caro, sed li anstataux konstruis sxiparon en SMI. Nu, mi bedauxris, special pro la Caro malkonstruas sxiparon en NIG, kiu malrapidos la venkon de Turkion. Samtempe, Regxo Emilo dauxris movi kontraux Italio. Se mi ne deziras fortegan Francion en la mediterana maro, mi devus helpi Trio. Miaj ordonoj ne plu estis same bone por kaj francio kaj italio, kaj mi diris al Regxo Emilo la kialon: mi malkasxe timis liajn sxiparojn. Mi diris, ke mi ankoraux deziras dividi la italojn centrojn laux nia plano, sed gxis mi povus almenaux iom egali la francan marpotencon mediterane, mi laboros kontraux lin, por malebligi francan sxiparon en la Iona. 1904e, mi faris novan, eble plej grandan, diplomatian eraron. Evidentigxis, ke Trio ne povus gajni, aux ecx teni kontraux Regxo Emilo. Mi havis plejmulte soldataroj, do ne povis helpi mare (speciale kun turka sxiparo en AEG). Se mi povus iel havi soldataron en GAS, Regxo Emilo certe devus retiri siajn unuojn por gardi siajn centrojn, kaj Trio eble povus stari suficxe longe por ke mi havu novan sxiparon per preno de turka centro. Do, mi petis, ke la Imperiestro permesu min iri tra MUN al BUR. Mi ne ricevis respondon, ecx post multaj mesagxoj, do mi decidis provi. Se li ne deziras min iri, li dirus, cxu ne? Ne. Li senaverte cxesis sian atakon kontraux la Caro kaj resaltis mian movon. Trio kaj mi perdis sezonon kontraux Regxo Emilo, la malforta fido inter la Imperiestro kaj mi por cxiam rompigxis, kaj la eventuala decido de la ludo estis formita. Mi multe mesagxis kun la Imperiestro, provante rekonstrui nian aliancon, sed li plejofte nur malgxentile akuzis min pri la TIR-MUN ordono. En 1905 malglitigxis mian aliancon kun Caro Garolo. Ni pluiris kontraux la Sultano, sed mi bezonegis novan sxiparon malhelpi Regxon Emilon en la mediterana, do mi petis havi KON. La caraj unuoj en UKR kaj SIL estis preskaux same efikaj kontraux mi kiel kontraux la Imperiestro. Post la preno de KON mi petegis, ke la caro sendi sian UKR soldataron al aux VAR aux MOS, sed li sxajne malfidis min pri RUM, kiun mi tute ne deziris havi. Li ordonis UKR-RUM, kaj tiel minacis tri da miaj centroj samtempe. Nesurteneble. Tial, V1905e, mi konstruis BUDan soldataron anstataux mia bezonegata sxiparo. En 1906 Trio kaj mi taktike eraris, kaj ne vidis, ke Regxo Emilo povas preni TUN printempe per NAF-TUN, anstataux TIM-TUN. Trio tial ne dislokigis la TIM sxiparon, kaj ni tiel perdis sezonon. Oriente, mi movis cxiujn miajn unuojn gardi kontraux la cara RUMa soldataro. Mi povis nek helpi Trio kontraux Regxo Emilo, nek gardi kontraux la Kanceliero, se mi devas cxiam havi unuojn en BUD, SER, BUL, kaj la rusaj unuoj en ANK kaj SMI bezonigis, ke mi lasu mian AEG sxiparon por gardi KON. Mi diris al Caro Garolo, ke mi devas preni RUM. Ne estus atakon kontraux li, mi ne movus aliajn unuojn kontraux li, mi ne deziras militon kun li, mi nur bezonegas sxiparon en la mediterano, kaj sekurecon apud miaj hejmcentroj. La Caro versxajne ne kredis min, pro li tuj atakis tiel forte, kiel li eblis. Samtempe, la Kanceliero sternis sin respekte la Caro, por mortigi la EEG-on. Mi en la A1906 ordonoj faris du gravajn erarojn: Mi ne gardis GAL, kaj mi tiom timis novan francan sxiparon, ke mi ordonis PIE-MAR, por certigi, ke se Regxo Emilo movus la MAR soldataron li ne havus malplenan MAR por konstrui sxiparon. Tiu lasta estis mia dua mensogeto en la ludo. En miaj negocioj kun Regxo Emilo, mi skribis pri la ebleco de PIE-TOS, ROM-TOS, kiu ebligxus malpaseblejo. Mi fakte ne diris, ke mi ordonus PIE-TOS, sed tute ne diris, ke mi ordonus PIE-MAR. Do, mensogeto gxi estis, kaj miajn rilatojn kun Regxo Emilo de tiam sxajne ne estis pli ol malvarme gxentila. En 1907 la Kanceliero unue per-ordone agis kontraux mi. Li ordonis MUN-TIR, mi supozas kredante, ke li trancxus TIRan apogon por VIE. Fakte li resaltis mian movon al TIR, dum Regxo Emilo dislokigis PIE. Mi demandis de Trio kien li preferus min retreti, cxu TOS cxu VEN, kaj li diris, ke li preferus min iri al VEN, pro li preferus min havi VEN anstataux Regxo Emilo. Mi promesis provi iri de VEN al TIR, sed tiun malebligis Regxo Emilo per sia resaltanta PIE-TIR. Tre stranga, pro li povis mem havi VEN, sed ne provis preni. Do, kvankam la Kanceliero kulpigas min pri la preno de italaj centroj en la nomo de "helpo" por italio, fakte estis pro Kancelieraj kaj Emilaj ordonoj kaj Tria peto, ke mi prenis VEN. Mi dum 1906-1908 multe negociis: kun Regxo Emilo, por ke aux li sendu almenaux unu sxiparon norden aux ke ni permesu italion vivi dum mi traktus orienten kaj li norden; kun la Caro, por ke ni cxesu la sensencan militon; kun la Kanceliero, petegante, ke li restu almenaux neuxtrala en la A/R milito. Regxo Emilo preskaux cxiam diris, ke post unu-du sezonoj, li ja povus sendi sxiparon norden, sed sxajne neniam trovis la gxustan sezonon: sxiparon neniam foriris. La Caro preskaux neniam ecx respondis, kaj dauxris sian atakon. La Kanceliero ja respondis, sed liaj respondoj estis preskaux tute mokoj pri kiel li nun faras nur tion, kion mi faris al li per la 1904a TIR-MUN. Mi provegis montri kaj ke tiu ne veris, kaj kiel plibonigus sian memintereson ne helpi la rusojn, almenaux gxis la morto de la EEG. Tamen, la mokoj dauxris, kaj li dauxris helpi la rusojn. Tiu min koleris. Mi ecx cxesis nomigi lin "Estimata". Johano, Cxefduko de la Imperio de Auxstrio kaj Apostola Regno de Hungarujo
Iru al Idaho Diplomacy, Hejmpagxo, La Esperanto-lingva Diplomatio Loko, Sofia Cxefpagxo, malfundo, trovilo.
Rimedojn por tiu cxi loko donas Thaddeus Black (tkblack@tkblack.com), al kiu ni sincere dankas.
© 1996 Jon Stewart-Taylor, cxiuj rajtoj rezervitaj. Bonvole sendu komentojn, demandojn, kaj sugestojn al Jon Stewart-Taylor
Last modified: Thu Feb 6 22:49:23 EST 1997