Verda Stelo Verda Stelo

La Esperantolingva Diplomatio Loko

Trovilo:

Idaho Diplomacy, Hejmpagxo, fundo, item,

Esperantolingva Diplomatio E-Posxte per Jugxilo

Kio Estas Jugxilo?

Oni povas ludi Diplomation e-posxte simila al paper-posxte, kun homa Ludestro, sed oni pli ofte uzas komputila Jugxilo. La jugxilo estas programaro al kiu oni sendas ordonojn e-posxtajn. Gxi legas kaj rememoras la ordonojn, kaj je la limdato la jugxilo jugxas la rezultojn kaj dissendas mesagxojn al la ludantoj kaj rigardantoj.

La jugxilo estas iom malsimpla, sed oni ne devas uzi cxion eblecon kiun gxi provizas. Por multe da (angllingva) informo pri la jugxilo, sendu:

get package
signoff
al judge@math.utoledo.edu (aux iu ajn de la jugxiloj). Bedauxrinde, tempo mankas traduki tiom al Esperanto.

Mallonge, uzi jugxilon oni devas:

  1. Enregistru cxe la jugilo (nur unufoje)
  2. Eniru ludon (nur unufoje po ludo)
  3. Sendu mesagojn al la aliaj ludantoj (tiel ofte laux via prefero)
  4. Sendu ordonojn al la jugxilo (unufoje po limdato)

Vi povas demandi pri la uzo de la jugxilo cxe rec.game.diplomacy.


Cxu Mi Povas Komuniki Kun La Jugxilo Esperante?

Bedauxrinde, la jugxilo fakte ne komprenas Esperanton. Tamen, mi verkis "nawk" ordonarojn, kiuj "tradukas" jugxilajn diplomatiajn ordonojn Esperantolingvajn al anglolingvaj, kaj anglolingvajn al Esperantolingvaj. Ankaux estas Esperantolingva Diplomatio Tradukoservo. Rimarku, ke tiuj ordonaroj (kaj tial la Tradukoservo) nur tradukas la jugxilan enmeton kaj elmeton, kaj ne povas traduki viajn mesagxojn al la ludantoj. Do, se vi aux havas "nawk" aux uzas la Tradukoservo eblas (kvankam eble ne tro konvenas) ludi tute esperante.


Kiuj Jugxiloj uzeblas?

Jen la nune funkciantaj jugxiloj. De tempo al tempo malnovaj mortas, kaj novaj naskigxas, do kontrolu cxe The Judge Openings list por gxisdata informo.

USTO = judge@math.utoledo.edu (Toledo-Ohio, Michael Frigge)
USIN = judge@usin.atecengr.com (Indiana, Dave Kleiman)
YUBG = judge@galeb.etf.bg.ac.yu (Belgrade-Serbia, Dragan D. Vecerina)
CAWA = cawa@igo.org (Canada, Nick Fitzpatrick)
USWI = uswi@igo.org (Wisconsin, Nathan Wagner/Nick Fitzpatrick)
USEF = judge@morrolan.igo.org (Electronic Frontier Foundation, David Kovar)
USNM = usnm@igo.org (Former NMT, Nick Fitzpatrick)
CAMA = judge@cs.UManitoba.CA (Canada-Winnipeg, Arne Grimstrup)
TWUT = judge@star.ee.ntu.edu.tw (Taiwan, Chen-Mou Cheng)

Kiun jugilon uzi? Nu, se vi ne deziras partopreni en specifa ludo, ne gravas. Tamen, vi devas enregistri cxe cxiu jugxilo, per kiu vi deziras ludi.


Kiel Enregistri Cxe Jugxilo?

Sendu la sekvan al la jugxilo (post vi sxangxis gxin laux via informo, kompreneble):

REGISTER
Name:      Aretha Holly
Phone:     (505) 555-5555
Site:      University of Hodunk
Address:   1515 St. Claws Lane, Kris Mass
Country:   USA
Email:     user@host.domain.edu
Level:     Novice, Intermediate or Expert
Birthdate: Dec 25, 1907
Sex:       Female
Esperanto: The international language!  Write to marko@tekelec.com for info.
END
get package
signoff

Vi ricevos respondon de la jugxilo por aux konfirmi, aux remarkigi pri eraroj.


Kiel Eniri Ludon?

Post vi enregistras cxe la jugxilo, vi povas rigardi aux eniri ludojn. Por rigardi la nuna esperantolingva ludo, sendu la jenan al judge@math.utoledo.edu):

observe sofia sxlosvorto
broadcast
Saluton! <Via mesagxo jen>
signoff

Cxion de "broadcast" gxis "signoff" estos dissendita al cxiu, kaj ludanto kaj rigardanto.

Por ludi, sendu:

signon ?ludnomo sxlosvorto
set preference fteragi
broadcast
Saluton! <Via mesagxo jen>
signoff
Kompreneble, oni devas anstatauxi la nomon de la vera ludo. Por pli da informo pri la uzo de la jugxilo (bedauxrinde anglingva) vizitu Andy's newbie guide kaj The Diplomatic Envoy.

Iru al Idaho Diplomacy, Hejmpagxo, malfundo, trovilo.


Rimedojn por tiu cxi loko donas Thaddeus Black (tkblack@tkblack.com), al kiu ni sincere dankas.

© 1996 Jon Stewart-Taylor, cxiuj rajtoj rezervitaj. Bonvole sendu komentojn, demandojn, kaj sugestojn al Jon Stewart-Taylor

Last modified: Wed Feb 12 16:42:03 EST 1997